The Esperanto Teacher - A Simple Course for Non-Grammarians by Helen Fryer
page 103 of 277 (37%)
page 103 of 277 (37%)
![]() | ![]() |
|
La patro de mia edzino estas mia bopatro, mi estas lia bofilo, kaj mia
patro estas la bopatro de mia edzino. Cxiuj parencoj de mia edzino estas miaj boparencoj, sekve sxia frato estas mia bofrato, sxia fratino estas mia bofratino; mia frato kaj fratino (gefratoj) estas la bogefratoj de mia edzino. La edzino de mia nevo, kaj la nevino de mia edzino estas miaj bonevinoj. Virino, kiu kuracas, estas kuracistino; edzino de kuracisto estas kuracistedzino. La doktoredzino A. vizitis hodiaux la gedoktorojn P. Li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo. La filoj, nepoj kaj pranepoj de regxo estas regxidoj. La hebreoj estas Izraelidoj, cxar ili devenas de Izraelo. Cxevalido estas nematura cxevalo, kokido nematura koko, bovido nematura bovo, birdido nematura birdo. Tiu bela tero trovis sin en tre praa stato. Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johancxjo (aux Jocxjo), Nikolcxjo (aux Nikocxjo, aux Nicxjo), Ernecxjo (aux Ercxjo), Vilhelcxjo (aux Vilhecxjo, aux Vilcxjo, aux Vicxjo), Manjo (aux Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aux Sofinjo). LESSON 44. Suffixes -ebl-, -ind-, -em-. These three suffixes are used to form adjectives. "-ebl-" means "possible to be" what the word to which it is added signifies, as "Vidi", to see; "videbla", able to be seen; "Auxdi", to hear; "auxdebla", able to be heard, audible; "Movi", to move; "movebla", movable; "Ebla", possible; "eble", possibly. |
|