A Complete Grammar of Esperanto by Ivy Kellerman Reed
page 133 of 486 (27%)
page 133 of 486 (27%)
|
PRI LA AVO KAJ LA AVINO. Mia avo estas tre afabla persono. Li estas maljunulo kun blankaj haroj kaj blanka barbo. Li havas bluajn okulojn, kaj la brovoj super ili estas ecx pli blankaj ol liaj haroj. Kvankam li logxas en nia vilagxo de antaux kelkaj jaroj, li antauxe logxis en Skotlando. Antaux multaj jaroj li estis soldato, kaj li ofte parolas al mi pri la bataloj kaj venkoj de tiu tempo. Sidi kviete sur la verando kaj rakonti tiajn rakontojn al la nepo sxajne donas al li multe da plezuro. Multajn fojojn je la fino de la tago li sidas tie, kaj parolas pri tiaj aferoj gxis malfrua horo de la vespero. Sidi cxe liaj piedoj kaj auxdi liajn rakontojn estas tre interese al mi. Komence, dum mi estas cxe li, mi kutime demandas "Cxu oni sukcesis en tiu batalo?" Tuj li balancas la kapon kaj komencas pacience rakonti pri la venkoj kaj malvenkoj ("defeats"). Li malofte respondas "Mi ne scias," al miaj demandoj "Kiam," kaj "Kial." Kelkajn fojojn li diras "Mi havas tiun opinion, sed mi ne bone scias pri la tuta afero, kaj mi miras cxu aliaj personoj scias pli bone." Cxar li estas multe studinta kaj pensinta, liaj opinioj estas treege interesaj. Li gxojas tial ke mi demandas pri aferoj okazintaj ("things that have happened"), cxar tiaj demandoj montras ke mi ankaux pensas pri ili. Mia avino estas malgranda, kun belaj bukloj da tute blankaj haroj. Sxi havas belajn brunajn okulojn, kun longaj nigraj okulharoj. Oni diras ke antaux multaj jaroj sxi estis belulino. Ecx nun estas plezure rigardi sxin, kaj vidi sxiajn rugxajn vangojn. De antaux kelkaj jaroj sxi portas okulvitrojn por legi aux skribi aux kudri, kaj sxi bezonas ripozon post malmulte da laboro. Promeno de ecx mejlo estas tro longa nun por la avino. Oni diras ke sxi ne vivos tre longan tempon, kaj tia penso donas malgxojon al ni, cxar ni treege amas la afablan paciencan avinon. |
|