A Complete Grammar of Esperanto by Ivy Kellerman Reed
page 137 of 486 (28%)
page 137 of 486 (28%)
![]() | ![]() |
|
(duration) of time (91), but also to express measure of weight, price,
length, etc.: Li marsxis dek unu mejlojn, he walked eleven miles. La parko estas largxa tri mejlojn, kaj longa kvar mejlojn, the park is three miles wide and four miles long. La tablo pezas dek du funtojn, the table weighs (is heavy) twelve pounds. NIA FAMILIO. Mi rakontos al vi kian familion ni havas. Ni estas ses personoj kaj ni logxas en cxi tiu domo de antaux preskaux kvar jaroj. Antaux ol veni cxi tien al la urbo, ni estis logxintaj tri jarojn en kvieta vilagxo en la kamparo. Mia patro estas alta, kun grizaj haroj kaj griza barbo. Kvankam li ne estas ricxulo, li tamen havas suficxe da mono por vivi kontente kaj felicxe. Li sxatas marsxi, kaj ofte li estas marsxinta kvin aux ses mejlojn por unu promeno. Unu fojon mi demandis "Kiel vi povas marsxi tiel multe?" Li respondis "Dum mi estis junulo mi estis soldato, kaj tiam mi estis tre multe marsxanta. Tial mi ne forgesas la plezurojn de longaj promenoj." La patrino estas malpli alta ol mi, kaj kiel bluajn okulojn sxi havas, sub nigraj okulharoj kaj nigraj brovoj! Sxiaj haroj estas nigraj kaj buklaj, kaj sxiaj vangoj estas rugxaj. Sxi havas dolcxan vocxon, kaj estas plezuro auxdi sxiajn kantojn. Por legi aux skribi sxi kutime portas okulvitrojn. Mi havas du fratojn kaj unu fratinon. La fratino havas dek unu jarojn. [Footnote: Like French and some other languages, Esperanto commonly uses the verb "to have" rather than the verb "to be", in expressing age: Li |
|