The Esperanto Teacher - A Simple Course for Non-Grammarians by Helen Fryer
page 89 of 277 (32%)
page 89 of 277 (32%)
![]() | ![]() |
|
cxevalo.
Glaso de vino estas glaso, en kiu antauxe sin trovis vino, aux kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino. Alportu al mi metron da nigra drapo. (Metro de drapo signifus metron, kiu kusxis sur drapo, aux kiu estas uzata por drapo). Mi acxetis dekon da ovoj. Tiu cxi rivero havas ducent kilometrojn da longo. Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj. Multaj birdoj flugas en la auxtuno en pli varmajn landojn. Sur la arbo sin trovis multe (aux multo) da birdoj. Kelkaj homoj sentas sin la plej felicxaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj. En la cxambro sidis nur kelke da homoj. "Da" post ia vorto montras, ke tiu cxi vorto havas signifon de mezuro. Gxi estas bela peco da sxtofo. Sur la teleron li metis milojn da pecoj da argxento. La lumoj brilas kiel centoj da steloj. Knabo acxetis boteleton da inko. Ili konstruas turetojn enhavantajn multe da cxambretoj. Li donis al ili grandan sumon da mono. LESSON 36. Per. Kun. Sen. "Per" and "kun" represent different uses of our word "with," so care must be taken to use the correct word. "Per" signifies "by means of"; it denotes the "instrument" by means of which something is done, as "Per hakilo ni hakas", By means of an axe we chop. |
|