The Esperanto Teacher - A Simple Course for Non-Grammarians by Helen Fryer
page 97 of 277 (35%)
page 97 of 277 (35%)
![]() | ![]() |
|
infanoj mi donis po tri pomoj. Ili povas kosti po tri gxis kvin
sxilingoj. Tiu cxi libro havas sesdek pagxojn; tial se mi legos en cxiu tago po dekkvin pagxoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj. Mi acxetis kvar librojn po ses pencoj. Ni estis nur okupitaj je kelkaj mastrumajxoj. La konstruo estas simila je fungo. Ili forkuris, kiam la virino ekkriis je ili. Je la vespero la cxielo kovrigxis je nuboj. El timo je Karagara mi forkuris. Sxi estis tre fiera je sia nobeleco. La hundo sincere malgxojis je li. Neniu el ili estis tiel plena je deziroj, kiel la plej juna knabino. Je vorto de honoro. 40A. Se ni bezonas uzi prepozicion, kaj la senco ne montras al ni, kian prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion "je." Sed estas bone uzadi la vorton "je" kiel eble pli malofte. Anstataux la vorto "je" ni povas ankaux uzi akuzativon sen prepozicio.--Mi ridas je lia naiveco (aux, mi ridas pro lia naiveco; aux mi ridas lian naivecon).--Je la lasta fojo mi vidas lin cxe vi (aux, la lastan fojon).--Mi veturis du tagojn kaj unu nokton.--Mi sopiras je mia perdita felicxo (aux, mian perditan felicxon).--El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, cxu gxi postulas post si la akuzativon (t.e.=tio estas, cxu gxi estas aktiva) aux ne, ni povas cxiam uzi la akuzativon. Ekzemple, ni povas diri "obei al la patro" kaj "obei la patron" (anstataux, "obei je la patro"). Sed ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion cxi malpermesas; ekzemple: ni povas diri "pardoni al la malamiko" kaj "pardoni la malamikon," sed ni devas diri cxiam "pardoni al la malamiko lian kulpon." |
|