Book-bot.com - read famous books online for free

The Esperanto Teacher - A Simple Course for Non-Grammarians by Helen Fryer
page 99 of 277 (35%)
sulfuro : sulphur. oportuna : convenient.
azotacido : nitric acid.

La fotografisto fotografis min, kaj mi sendis mian fotografajxon al mia
patro. Vi parolas sensencajxon, mia amiko. Mi trinkis teon kun kuko kaj
konfitajxo. Akvo estas fluidajxo. Mi ne volis trinki la vinon, cxar gxi
enhavis en si ian malklarajxon. Sur la tablo staris diversaj sukerajxoj.
Mi mangxis bongustan ovajxon. Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas
kun mi multon da pakajxo. Glaciajxo estas dolcxa glaciigita frandajxo.
La tuta suprajxo de la lago estis kovrita per nagxantaj folioj kaj
diversaj aliaj kreskajxoj. La lignisto vendas lignon, kaj la lignajxisto
faras tablojn, segxojn kaj aliajn lignajn objektojn. Mi uzas nenian
alkoholajxon. Lia maljuna patrino kondukis la mastrajxon de la domo.
"Malbonan eksterajxon li havis," respondis la hebreo. Sxi pripensis la
faritajxojn de la tago pasinta. Gxi estas tiel malpeza, kiel araneajxo.
La trenajxo de la vesto estis longa. Ili sin movas, kiel vivaj estajxoj.


Li amas tiun cxi knabinon pro sxia beleco kaj boneco. Lia heroeco tre
placxis al mi. Mi vivas kun ili en granda amikeco. Ni estas ja en la
proksimeco de la rivero. Tio cxi estas la plej grava eco. Kortega
ceremonio postulas maloportunecon. La ricxeco de tiu cxi homo estas
granda, sed lia malsagxeco estas ankoraux pli granda.

En tiuj cxi boteletoj sin trovas (trovigxas) diversaj acidoj, vinagro,
sulfuracido, azotacido kaj aliaj. La acideco de tiu cxi vinagro estas
tre malforta. Via vino estas nur ia abomena acidajxo. Tiu cxi granda
altajxo ne estas natura monto. La alteco de tiu monto ne, estas tre
granda.

DigitalOcean Referral Badge