Book-bot.com - read famous books online for free

A Complete Grammar of Esperanto by Ivy Kellerman Reed
page 147 of 486 (30%)
latin-a = Latin. sag-o = arrow.
mar-o = sea. sam-a = same.


ALFREDO GRANDA KAJ LA LIBRO.

Antaux pli multe ol mil jaroj vivis Alfredo Granda, unu el la plej
interesaj personoj pri kiuj ni estas auxdintaj. Li estis la unua angla
regxo, kiu deziris legi librojn. Li estis ankaux la lasta, kiu povis
legi ilin, gxis post multaj jaroj. Unu tagon, dum li estis malgranda
knabo kun flavaj buklaj haroj, lia patrino, tre sagxa regxino, montris
al li kaj al liaj fratoj belegan libron. Sxi diris ke la libro kostis
multe da mono en lando trans la maro, kaj ke gxi nun apartenas al
sxi. Si diris "Miaj filoj, mi donos cxi tiun libron al tiu el vi, kiu
lernos legi gxin. Kiu el vi estos la unua, kiu povos legi? Tiu ricevos
la libron." Nu, Alfredo komencis studi, kaj post ne longe li gajnis
la belegan libron. Liaj fratoj ecx ne penis gajni gxin. Tiam oni tre
malmulte pensis pri libroj. La regxoj kaj iliaj filoj nur malofte povis
legi, kaj treege malofte povis skribi. Oni lauxdis nur personojn,
kiuj bone rajdis kaj batalis per sagoj kaj pafarkoj. Sed oni opiniis
ke tute ne estis necese scii pri la aferoj, kiujn la libroj rakontas.
Tial Alfredo ne ricevis lauxdon pro sia deziro por legi. La sesan
aux sepan jaron post sia ricevo de la libro, Alfredo volis lerni la
latinan lingvon, cxar tiam oni skribis latine ("in Latin") la librojn,
kiuj estis plej bonaj. Oni sercxis gxis la finoj de la lando, kaj iris
multajn mejlojn, sed preskaux ne povis trovi personon, kiu ecx estis
auxdinta pri tia lingvo. Fine oni trovis personon por helpi Alfredon,
kiu tiam lernis la latinan lingvon. Tiu sama Alfredo estis regxo multajn
jarojn, kaj estis unu el la plej bonaj regxoj, kiujn la angla lando
estas havinta. Alfredo skribis librojn en la latina lingvo, kaj ankaux
DigitalOcean Referral Badge